WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
1 Samuel 24
21 - Ĵuru do al mi per la Eternulo, ke vi ne ekstermos mian idaron post mi kaj vi ne malaperigos mian nomon el la domo de mia patro.
Select
1 - Kiam Saul revenis de sia iro kontraŭ la Filiŝtoj, oni raportis al li, dirante: Jen David estas en la dezerto En-Gedi.
2 - Tiam Saul prenis tri mil virojn, elektitajn el la tuta Izrael, kaj iris serĉi Davidon kaj liajn homojn sur la rokoj de la ibeksoj.
3 - Kaj li venis al la baraĵoj de la ŝafoj ĉe la vojo; tie estis kaverno; kaj Saul eniris tien por natura bezono. Kaj David kun siaj homoj estis en la profundo de la kaverno.
4 - Tiam la homoj de David diris al li: Jen estas la tago, pri kiu la Eternulo diris al vi: Jen Mi transdonos vian malamikon en viajn manojn, por ke vi faru al li tion, kio plaĉos al vi. Sed David leviĝis, kaj nerimarkite detranĉis anguleton de la vesto de Saul.
5 - Tamen post tio la koro de David ekbatis en li pro tio, ke li detranĉis la vestanguleton de Saul.
6 - Kaj li diris al siaj homoj: La Eternulo gardu min, ke mi ne faru tian faron al mia sinjoro, al la sanktoleito de la Eternulo, etendante mian manon kontraŭ lin; li estas ja sanktoleito de la Eternulo.
7 - Kaj David repuŝis siajn homojn per la vortoj, kaj ne permesis al ili leviĝi kontraŭ Saulon. Kaj Saul leviĝis el la kaverno kaj iris sur la vojon.
8 - Post tio leviĝis David kaj eliris el la kaverno, kaj kriis post Saul jene: Mia sinjoro, ho reĝo! Saul ekrigardis malantaŭen, kaj tiam David klinis sian vizaĝon al la tero kaj adorkliniĝis.
9 - Kaj David diris al Saul: Kial vi aŭskultas la vortojn de homoj, kiuj diras: Jen David serĉas malbonon kontraŭ vi?
10 - Jen hodiaŭ viaj okuloj vidis, ke la Eternulo transdonis vin hodiaŭ en mian manon en la kaverno, kaj oni diris, ke mi mortigu vin; sed mi indulgis vin, kaj mi diris: Mi ne etendos mian manon kontraŭ mian sinjoron, ĉar li estas sanktoleito de la Eternulo.
11 - Mia patro, rigardu kaj vidu la anguleton de via vesto en mia mano; el tio, ke mi detranĉis la anguleton de via vesto, sed ne mortigis vin, sciu kaj vidu, ke mi ne havas malbonon nek krimon en mia mano kaj mi ne pekis kontraŭ vi; sed vi postkuras mian animon, por preni ĝin.
12 - La Eternulo juĝu inter mi kaj vi, kaj la Eternulo venĝu al vi pro mi; sed mia mano ne estos sur vi.
13 - Kiel diras antikva proverbo: De malpiuloj eliras malpiaĵo; sed mia mano ne estos sur vi.
14 - Post kiu eliris la reĝo de Izrael? kiun vi postkuras? malvivan hundon, unu pulon.
15 - La Eternulo estu juĝanto kaj juĝu inter mi kaj vi, kaj Li rigardu kaj prizorgu mian proceson kaj defendu min kontraŭ via mano.
16 - Kaj kiam David finis la paroladon de tiuj vortoj al Saul, Saul diris: Ĉu tio estas via voĉo, mia filo David? Kaj Saul levis sian voĉon kaj ekploris.
17 - Kaj li diris al David: Vi estas pli justa ol mi; ĉar vi repagis al mi per bono, dum mi repagis al vi per malbono.
18 - Kaj hodiaŭ vi montris al mi, kiel vi agis bone kun mi; ĉar la Eternulo transdonis min en vian manon, kaj vi ne mortigis min.
19 - Kiam homo trovas sian malamikon, ĉu li forliberigas lin en bona maniero? La Eternulo repagu al vi per bono pro tio, kion vi hodiaŭ faris al mi.
20 - Kaj jen nun mi eksciis, ke vi fariĝos reĝo, kaj fortikiĝos en via mano la regno de Izrael.
21 - Ĵuru do al mi per la Eternulo, ke vi ne ekstermos mian idaron post mi kaj vi ne malaperigos mian nomon el la domo de mia patro.
22 - Kaj David ĵuris al Saul. Tiam Saul foriris al sia domo, kaj David kun siaj homoj iris en la rifuĝejon.
1 Samuel 24:21
21 / 22
Ĵuru do al mi per la Eternulo, ke vi ne ekstermos mian idaron post mi kaj vi ne malaperigos mian nomon el la domo de mia patro.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget